Cambará do Sul

municipo en la subŝtato Suda Rio-Grando de Brazilo

Cambará do Sul estas municipo en la brazila ŝtato Suda Rio-Grando, kiu havis 6542 loĝantojn en 2010 [1]. Ĝi havas areon de proksimume 1 212 km². La urbo estas unu el la plej malvarmaj en Brazilo kaj foje estas neĝo.Ĝi situas 185 kilometrojn de la ŝtata ĉefurbo Porto-Alegro. Ĝia altitudo estas 1 031 m, kun la sekvaj koordinatoj - latitudon 29º02'52 "sude kaj longitudon 50º08'41" okcidenten. Ĝia Indekso pri homa disvolviĝo (HDI) estas 0,76 laŭ la Atlaso de homa disvolviĝo / UNDP (2000). La komunumo havas areon de 1 213 km² kaj fariĝis sendependa en 1963 post disligado el la urbo São Francisco de Paula.La komunumo enhavas parton de la 6655 hektaroj (16 440 akreoj) de Ŝtata Parko Tainhas, kreita en 1975.[2] En Cambará do Sul troviĝas la sidejoj de Nacia Parko Aparados da Serra kaj Nacia Parko Serra Geral, kie oni trovas, inter pluraj aliajn, konatajn kanjonojn Itaimbezinho, Fortalezo, Churriado kaj Malacara.

Cambará do Sul
municipo
Federala Parko "Aparados da Serra"
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Cambará do Sul
Lando Brazilo Brazilo
Subŝtato Suda Rio-Grando
Mezoregiono Nordoriento de Rio-Grando
(Nordeste Rio-grandense)
Mikroregiono Vacaria
Situo urba centro
 - koordinatoj 28° 02′ 52″ S 50° 08′ 42″ U / 28.04778 °S, 50.14500 °U / -28.04778; -50.14500 (mapo)
Areo 1 212,541 km² (121 254,1 ha)
Loĝantaro 6 542 (2010)
Denseco 5,4 loĝ./km²
Horzono UTC-3
Situo ene de Brazilo
Situo ene de Brazilo
Situo ene de Brazilo
Vikimedia Komunejo: Cambará do Sul
Retpaĝo: http://www.cambaradosul.rs.gov.br
Portalo pri Brazilo

La Nacia Parko Aparados da Serra ankaŭ situas parte en la komunumo Praia Grande, en la ŝtato Santa Catarina, banita de rivero "do Boi" kie ĝi havas multajn akvofalojn, kiel Leite de Moça kaj Braço Forte, kiuj estas la ĉefaj.La urbo hodiaŭ estas organizita ekoturisma loko, kun pluraj gastejoj, bela kampara kaj monta klimato, registrante rekordajn malaltajn temperaturojn dum la vintro, foje akompanata de neĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. IBGE. Cambará do Sul (HTML). Censo 2010. Alirita 2012-07-26.
  2. Parque Estadual de Tainhas (pt). cambaradosul.tur.br. Arkivita de la originalo je 2016-02-14. Kontrolita en 2016-12-09.