Campiña de Guadalajara

La Kamparo de Gvadalaĥaro aŭ en hispana Campiña de Guadalajara, estas hispana komarko kiu okupas la centr-okcidentan parton de la provinco Gvadalaĥaro (Kastilio-Manĉo, Hispanio). Ĝi estas la pli malgranda laŭ etendo kaj la plej malalta laŭ altitudo -650 m de proksimuma averaĝa altitudo- el la komarkoj en kiuj dividiĝas la provinco, sed ankaŭ la plej loĝata kaj disvolvigita ekonomie, pro ĝis proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj al la Madrida Regiono. Ĝi estas limigita inter la dekstra bordo de la meza fluejo de la rivero Henares kaj la maldekstra bordo de la rivero Jarama.

Campiña de Guadalajara
komarko de Hispanio [+]

LandoHispanio
- koordinatoj40° 40′ 51″ N, 3° 12′ 9″ U (mapo)40.68087963-3.20243827Koordinatoj: 40° 40′ 51″ N, 3° 12′ 9″ U (mapo)


Campiña de Guadalajara (Hispanio)
Campiña de Guadalajara (Hispanio)
DEC
Campiña de Guadalajara
Campiña de Guadalajara

Map
Campiña de Guadalajara
Vikimedia Komunejo:  Campiña de Guadalajara [+]
vdr
La Campiña de Guadalajara.

Kvankam ĝi povas esti konsiderata kiel komarko separita, ĉefe kiel administra limigo, ĝi povas esti subkomprenata ankaŭ kiel subkomarko de la plej ampleksa Campiña del Henares, al kiu apartenas ankaŭ la Campiña de Alcalá, koincidanta laŭ fizikaj kaj ekonomiaj trajtoj.

Azuqueca de Henares estas la ekonomia ĉefurbo de la Campiña de Guadalajara, kaj proponas grandan varion de servoj al la najbaraj vilaĝoj. La tuta zono havas grandan industrian disvolvigon, kiu havigas laboreblojn al granda parto de la laboristaro de tiuj municipoj. La infrastrukturoj de transporto inkludas la ĉefajn aksojn de fervojoj kaj ŝoseoj (aŭtoŝoseo R2 kaj aŭtovojo A2).

La fizika geografio estas karakterizata per la fakto ke ĝi estas zono de ampleksaj riveraj terasoj kiuj kunformas riĉajn kamparojn en kiuj oni kultivas cerealojn, legomojn kaj fruktarbojn.

La ĉefaj setlejoj de tiu komarko estas la jenaj:

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Anales de Geografía de la Universidad Complutense ISSN 0211-9803 1998, n.” 18: 177-204
  2. Colección Tierra de Guadalajara, 25: GUADALAJARA entera. 10 rutas para conocerla.
  3. Distingas kvar: La Alcarria, La Campiña, La Serranía kaj Señorío de Molina.