Campillo de Dueñas

Campillo de Dueñas [kamPIĝo deDŬEnjas] (Kampeto de Damoj (?)) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Campillo de Dueñas
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Francisco García Sanz
Demografio
Loĝantaro 76  (2023) [+]
Loĝdenso 1,32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 53′ N, 1° 41′ U (mapo)40.885-1.6836111111111Koordinatoj: 40° 53′ N, 1° 41′ U (mapo) [+]
Alto 1 109 m [+]
Areo 60,63 km²
Campillo de Dueñas (Hispanio)
Campillo de Dueñas (Hispanio)
DEC
Campillo de Dueñas
Campillo de Dueñas
Situo de Campillo de Dueñas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campillo de Dueñas [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas campillano [kampiĜAno]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 80 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,32 loĝ/km².

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2010 2013 2015
165 151 119 111 99 88 85

Situo redakti

Campillo de Dueñas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.109 m super marnivelo; je 165 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 20 km de Molina de Aragón, plej proksima urbo, kaj je 220 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 60,63 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°53′06″N 1°41′01″Ok. La najbaraj vilaĝoj de Campillo estas La Yunta (4 km), El Pobo (12 km) kaj Odon.

Historio redakti

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 300 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 2,289 loĝantoj en 1950 al 80, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Campillo de Dueñas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Campillo de Dueñas kie oni falis al la nunaj 80.

Ekonomio redakti

 
Laguna Honda.

Agrikulturo (ĉefe sunfloroj kaj ankaŭ tritiko) kaj brutobredado (ĉefe ŝafoj) tradicie. Pensioj de emerituloj. Turismo: certe la plej vizitenda monumento de Campillo de Dueñas estas la kastelo de Zafra, situa ĉe la montaro Sierra de Caldereros, je ĉirkaŭ 4 km de la vilaĝo. Meritas la penon viziti ankaŭ la preĝejon de Sankta Katerino kun barokaj retabloj. Pri pejzaĝoj elstaras la Sierra de Caldereros (Natura Monumento) kaj la lageto Laguna Honda.

Vidu ankaŭ redakti