La Canebière aŭ antaŭe Cannebière (en la provenca okcitana : la Canebiera laŭ la klasika normo aŭ la Canebiero laŭ la Mistrala normo) estas avenuo en la centro de Marsejlo longa je 1 000 metroj. Ĝi komenciĝas je la kirko Réformés kaj finiĝas je la Malnova haveno. Ekde 1928, ĝi inkluzivas la straton Noailles.

Canebière
Canebière
strato
Lando: Francio
Geografia situo 43° 17′ 48″ N, 5° 22′ 43″ O (mapo)43.296675.37861Koordinatoj: 43° 17′ 48″ N, 5° 22′ 43″ O (mapo)
Canebière (Marsejlo)
Canebière (Marsejlo)
DEC
Canebière
Canebière
Commons: La Canebière
vdr

Historio redakti

Antaŭe fluis tie rivereto, kiu nomiĝis Lacydon. Poste oni plantis kampojn de kanabo por fari velojn kaj ŝnuregojn. La nomo de la avenuo Canebière tiel venas de kanabo.

  • 1666 : Unua domo konstruata
  • Mezo de la 17-a jarcento : La urbo decidas aranĝi tiun kvartalon. La muregoj estis detruataj kune kun la malnovaj domoj, oni kreis aleojn kun arboj.
  • 1857 : la komunuma konsilio decidas, ke la Canebière estu 30 metrojn larĝa. Domoj estas detruataj, novaj estas konstruataj (pluraj estas ankoraŭ videblaj hodiaŭ).
  • 1803 : unua foiro pri santonoj por kristnasko.
  • 9-a de oktobro 1934 : murdo de l'reĝo Aleksandro la 1-a (Jugoslavio).
  • 28-a de oktobro 1938 : Brulego de la Nouvelles Galeries

Antaŭaj nomoj de la avenuo redakti

  • Cours des Lyonnaises
  • Allées de Meilhan
  • Champ du dix-Août (kampo de la 10-a de aŭgusto), dum la Franca Revolucio
  • Allées de Meilhan, je la komenco de la 19-a jarcento
  • Canebière, ekde 1927

Fameco de la avenuo redakti

Dank'al la haveno, kiu situas malsupre de la Canebière, la maristoj ĉiam konis la avenuon. Je la komenco de la 20-a jarcento la anglalingvaj maristoj tradukis Canebière je can-o-beer (= skatolo da biero, pro la multnombraj trinkejoj, kiuj estis ĉe la avenuo).

La nomo de la avenuo estis gravurita en la kolektiva memoro de la Francoj dank'al la kanto de Vincent Scotto :

"On connaît dans chaque hémisphère
notre Cane-Cane-Canebière
et partout elle est populaire
notre Cane-Cane-Canebière..."
"Oni konas en ambaŭ hemisferoj
nian Kane-Kane-Kanebjeron
kaj ĉie ĝi estas populara
nia Kane-Kane-Kanebjer"