Cantalapiedra estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco. Cantalapiedra estus tradukebla maletimologie al Kantas la ŝtono, sed etimologie vere rilatas al derivaĵo el kampo.

Cantalapiedra
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37400
Demografio
Loĝantaro 909  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 5° 11′ U (mapo)41.125277777778-5.1833333333333Koordinatoj: 41° 8′ N, 5° 11′ U (mapo) [+]
Alto 782 m [+]
Areo 71,15 km² (7 115 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cantalapiedra (Provinco Salamanko)
Cantalapiedra (Provinco Salamanko)
DEC
Cantalapiedra
Cantalapiedra
Situo de Cantalapiedra
Cantalapiedra (Hispanio)
Cantalapiedra (Hispanio)
DEC
Cantalapiedra
Cantalapiedra
Situo de Cantalapiedra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cantalapiedra [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 71,15 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 1 003 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 800 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Preĝejo Santa María del Castillo (Sankta Maria de la Kastelo).

Limas kun loĝlokoj Tarazona de Guareña, Fresno el Viejo, Vallesa de la Guareña, Madrigal de las Altas Torres, Villaflores, Palaciosrubios kaj Horcajo de las Torres. Ĝi distas 50 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti