Canuto THORMAN, ankaŭ citita, eble erare, kiel THORMANN, estis sveddevena brazila volapukisto. Li estis instruisto en Santos dum 19-a jarcento en kelkaj lernejoj kaj fondis tie komercan lernejon. Li redaktis multajn revuojn portugallingve pri pedagogio.

Canuto Thorman
Persona informo
Lingvoj Volapuko
Okupo
Okupo volapukologo
vdr

Li estis unu el ĉefaj divastigantoj de Volapuko en Brazilo kaj gvidis multajn kursojn. Li provis, sen sukceso, akiri oficialan subtenon al Volapuko. Li ankaŭ publikis volapukan bultenon. Fama estas lia frazo: "Potagov Basilena binom taël Volapuka!" (La poŝto de Brazilo estas malamika de Volapuko!), lia moto post la brazila poŝto ne akcepti sendi lian bultenon per la plej malalta tarifo.

Verkoj redakti

  • Completo Almanak administrativo, commercial e profissional do Estado de São Paulo para 1895 contendo Todos os municipios e Districtos de Paz Nono Anno Reorganizado segundo os decretos por Canuto Thorman, ed. fac-similar existente na biblioteca do Arquivo do Estado de São Paulo em novembro de 1995.
  • Glamat Volapüka (Grammatica da Lingua Universal). São Paulo: Typographia particular, 1889