Carantoc estis kelta sanktulo de la frua 6-a jarcento.

Sankta
Carantoc
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 469 (0469-11-30) (1554-jaraĝa)
en Ceredigion
Lingvoj kimra vd
Loĝloko Ceredigion vd
Ŝtataneco Kimrio vd
Familio
Parencoj Ceredig Ceredigion vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Sankta Carantoc en Llangrannog

La detaloj de lia vivo estas plejparte legendaj. Li naskiĝis en la antaŭa kimra regno Ceredigion, kaj estis filo de reĝo de tiu lando (aŭ Ceredig aŭ lia filo Corun). Tamen li mem ne deziris heredi la tronon, kaj fuĝis al la marborda vilaĝo Llangrannog. Kolombo forportis la rabotaĵojn produktatajn kiam li estigis fajron, kaj Carantoc fondis preĝejon en la loko kie la birdo formetis ilin. Li translokiĝis al Kornvalo antaŭ ol prediki en Irlando. Post kiam li revenis en Kimrion li migris al Somerset, kie, ĉe Dunster, li havis disputon kun Reĝo Arturo kaj Cador, Duko de Kornvalo. Poste, ĉe Carhampton (Somerset), li aŭ malsovaĝigis drakon aŭ mortigis serpenton, kiu teruris la loĝantaron de Carhampton. Pro tio Reĝo Arturo donis al Carantoc la rajton fondi monaĥejon tie.

Li mortis aŭ en Inis Baithen aŭ en Dulane. Lia fest-tago estas la 16-an de majo.