Karekso

(Alidirektita el Carex)

Karekso (Carex) estas multspecia genro el planta familio ciperacoj. La specioj estas plurjaraj herboj kun poacecaj folioj, pli-malpli triangulaj tigoj kaj spike aranĝitaj, duklinaj floroj en preskaŭ ĉiuj specioj monoikaj. Ili formas ofte tufojn kaj kreskas en malsekaj lokoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karekso
Carex halleriana
Carex halleriana
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poales
Familio: Ciperacoj Cyperaceae
Genro: Carex
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kareksoj troviĝas preskaŭ tutmonde. Ili mankas nur en malaltaj tropikaj terenoj, kie aperas nur malmultaj specioj en Sudorienta Azio. Ankaŭ en Afriko sude de Saharo troviĝas malmultaj specioj. Abundas specioj male en Norda Ameriko, kie troviĝas 480 specioj, kaj ankaŭ en Orienta Azio.

Specioj redakti

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti