Carex pendula - Pendspika karekso

(Alidirektita el Carex pendula)

Carex pendula, esperante pendspika karekso, estas planta specio el familio ciperacoj.
Tiu karekso estas la plej granda specio el sia genro. Ĝi altas ĝis 1,50 m. La tigo estas glata, sekcie triangula. La folioj larĝas inter 8 kaj 15 mm. Estas longa infloresko el supre 1-2 viraj spikoj kaj sube 4-6 inaj, tre longaj (ĝis 20 cm). Ĉiuj inaj spikoj pendas, el kio venas la nomo de la specio. Alia nomo (sinonimo, ne prioritata) estas Carex maxima, pro la maksimuma grandeco de la specio en la genro.
Carex pendula estas ofta planto en malsekaj, argilaj lokoj de foliarbaroj en Eŭropo, okcidenta Azio kaj Nordafriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pendspika karekso
Carex pendula
Carex pendula
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poales
Familio: Ciperacoj Cyperaceae
Genro: Carex
Carex pendula
Huds., 1762
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Detalo de folioj