Carex sylvatica
Carex sylvatica (esperante arbara karekso) estas palearktisa specio de la familio de ciperacoj. La specia nomo signifas arbara.
Arbara karekso | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Carex sylvatica
| ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Carex sylvatica L., 1753 | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
Priskribo
redaktiLa arbara karekso estas staŭda. Ĝi altas ĝis 80 cm. La folioj larĝas 3–5 mm kaj estas helverdaj kaj molaj. Unu virseksa spiko staras supre kaj tri-kvin inseksaj spikoj staras malsupre. La spikoj estas pendaj. La fruktoj havas longan bekon.
Tiu karekso estas ofta planto en holarktaj foliarbaroj, de ebenaĵo ĝis mezalta montaro. Ĝi emas kreski apud padoj, kiuj retenas malsekecon.