Carlo Agostini ([karlo agostini] ; naskiĝis en 1906 en Monghidoro, mortis la 21-an de septembro 1996 en Modena) estis itala instruisto kaj esperantisto

Carlo Agostini
Persona informo
NomoCarlo Agostini
Dato de naskiĝo1906
NaskiĝlokoMonghidoro
Dato de morto21-a de septembro 1996
MortolokoModena
Aĝo je morto90
Okupoj kaj profesioj
Okupojinstruisto kaj esperantisto
Geografio
ŜtatoItalio
Lingvoj
Parolata lingvoEsperanto [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li tre frue montris apartan kapablon paroli kaj verki latinlingve. Li instruis la italan kaj la latinan en itala lernejo en Bulgario (Sofio, Burgaso).

Li ekkonatiĝis kun esperantistoj okaze de la Itala Kongreso de Esperanto en Bolonjo, en 1952, kaj tion priparolis dum siaj lecionoj en mezlernejo. Li estis ano kaj poste prezidanto de Bolonja Esperanto-Grupo "Achille Tellini 1912"; lia prezidado de la grupo (1955-57) koincidis kun la plej alta nombro de Esperanto-kursoj ĉe la Bolonja Universitato, pluraj sub lia gvido.

Instruisto kaj lernejestro, ekde 1957, pro kialoj de laboro, li loĝis en diversaj urboj (Cortina d'Ampezzo, Forlì, Romo, Forio (en la insulo Ischia), Modeno) kie li fondis aŭ subtenis Esperanto-grupojn, instruis Esperanton (krom la latinan) kaj pri Esperanto konferenciis kaj verkis por gazetoj. Li estis ĝenerala direktoro kaj poste senatano de Itala Instituto de Esperanto.

Li estas patro de Daniele Agostini, ano de Grupo Tellini kaj ties prezidanto ekde 2001.

Ĉu la latina aŭ Esperanto? redakti

Eminenta latinisto, Agostini defendis la esperantan ideon en latinlingva letero "Ad Patres Conciliares" (1964, sendita al la tuta partoprenantaro al la 2-a Vatikana koncilio), ke Esperanto pli taŭgas ol la latina lingvo por roli kiel internacia lingvo. Li verkis prelegojn, apologiojn kaj poezion en Esperanto kaj en la latina.