Carlos Molina (naskiĝinta en 1946 je Havano) estas renoma gitaristo kaj profesoro kuba.

Dosiero:Carlos Molina (guitarist).jpg
Carlos Molina.

Molina studis muzikon en la konservatorioj Hubert de Blanck kaj Amadeo Roldán je Havano en Kubo. Li finstudis gitaron ĉe Isaac Nicola en 1969 kaj samtempe kiel advokato en la jurfakejo de la Universitato de Havano.[1] Pli malfrue Molina daŭrigis sian profesiiĝon kiel klasika gitaristo ĉe Leo Brouwer, Abel Carlevaro, Alirio Díaz y Alberto Ponce.[2] Li ankaŭ prezentis kune kun aliaj famaj gitaristoj, inter ili lia instruinto Leo Brouwer, kaj koncertis dum internaciaj gitarfestivaloj precipe en Eŭropo.[1] Multaj komponistoj dediĉis al li komponaĵojn siajn, ekzemple Leo Brouwer kaj Armando Rodríguez Ruidíaz.

Molina estis nomumata kiel profesoro de gitaro ĉe la Supera Instituto de Arto ISA en 1976 kaj du jarojn poste kiel direktoro de la gitarluda fako.

Inter 1973 kaj 1975 Molina konceptis, direktis kaj produktis en Kubo televidserion nome Cinco Líneas y Cuatro Espacios [Kvin linioj kaj kvar interspacoj (vd. notacion)], muzikeduka programo, kiu kovris ĝeneralajn muzikajn aspektojn. Li ankaŭ verkis artikolojn pri la gitaro kaj direktis konferencojn pri gitarfakaj temoj en Kubo, Hispanujo, Usono, Germanujo kaj aliaj landoj. Krom tio li proponas majstrokursojn en diversaj landoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Miami Dade College.Carlos Molina.
  2. Orovio, Helio. Cuban Music from A to Z.Tumi Music Ltd. Bath, UK, 2004.

Eksteraj ligiloj redakti