Carrias [KArjas] estas submunicipo kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba.

Carrias
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09248
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 29′ N, 3° 17′ U (mapo)42.481666666667-3.2830555555556Koordinatoj: 42° 29′ N, 3° 17′ U (mapo) [+]
Alto 838 m [+]
Areo 13,26 km² (1 326 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Carrias (Provinco Burgoso)
Carrias (Provinco Burgoso)
DEC
Carrias
Carrias
Situo de Carrias
Carrias (Hispanio)
Carrias (Hispanio)
DEC
Carrias
Carrias
Situo de Carrias

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carrias [+]
vdr

Geografio redakti

 
Panoramo, ermitejo dekstre kaj ruinoj de la preĝejo maldekstre.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 25 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis pli ol 200 loĝantojn el 1901.

Ĝi distas 46 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas inter Briviesca kaj Belorado, tre proksima de la paleontologia kuŝejo de Atapuerca kaj borde al la Jakoba Vojo. La municipa teritorio limas kun la municipoj Valle de Oca, Alcocero de Mola, Prádanos de Bureba, Briviesca, Bañuelos de Bureba kaj Belorado.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

La plej frua mencio estas dokumento de 1007 de la monaĥejo de San Millán de la Cogolla. Post la fondo de la loĝloko, ĝi apartenis al la "alfoz" de Oca. Poste Carrias estis inkludita en la Jurisdikcio de Villafranca Montes de Oca, episkopa sidejo en la frua Mezepoko.

Dum la militoj kontraŭ sudaj islamanoj la loko estis strategia gravejo, ĉar post la konkero fare de Don Diego de la komarko La Bureba kaj aligo al Kastilio, li fondis la urbon Burgoso kaj kreis defendolinion inter la urboj Pancorbo, Cellorigo, Cerezo, Lantarón, Ibrillos kaj Belorado. Carrias estis en tiu linio kaj tiukadre alvenis loĝantoj el norda Merindades, Asturio, Kantabrio kaj Eŭskio.

Ĝi estis loko de la Jurisdikcio de Villafranca Montes de Oca, en la partido Juarros,​ kun reĝa jurisdikcio plenumita de propra vicurbestro.

Aktuale ĝi apartenas al la Partido de Briviesca, kaj kvankam la municipo ne apartenas teritorie al la komarko La Bureba, ĝi estas konsiderata en la komarko pro sia aparteno al tiu partido judicial.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj legomoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la ruinoj de la preĝejo kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti