Partido de Briviesca

listartikolo en Vikimedio

La Partido Judicial de Briviesca, estas administracia dividaĵo en la nordoriento de la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio, formata per 42 municipoj.

Mapo de la partidos judiciales de la provinco Burgoso. La Partido de Briviesca estas nordoriente flavkolora.

La municipoj Aguas Cándidas, Los Barrios de Bureba, Briviesca, Fuentebureba, Galbarros, Oña, Poza de la Sal, Quintanaélez, Rojas, Rublacedo de Abajo, Rucandio, Salinillas de Bureba kaj Santa María del Invierno siavice estas divididitaj en submunicipoj.

La ĉefurbo de la Partido estas Briviesca, kiel sugestas la nomo de la "partido".

Grandparte tiu ĉi partido judicial enhavas teritorion kaj loĝlokojn de la komarkoj La Bureba (pli norde) kaj Montes de Oca (pli oriente, markitaj interkrampe en la suba listo).

La Partido Judicial de Briviesca estis kreita origine en 1834, formata per 91 loĝlokoj kiuj koincidas kun ties 88 municipoj, kun 15 492 loĝantoj.

Antaŭ 1858 oni nuligis 33 municipojn, tiel ke restis 55 municipoj kun 28 298 loĝantoj, el kiuj korespondas 3 721 al ĉefurboj de partido.

La aktualaj municipoj estas la jenaj: