Llano de Bureba
Llano de Bureba [LJAno debuREba] estas loĝloko kaj municipo en la nordo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la nordokcidento de la komarko La Bureba. La loknomo Llano de Bureba povas esti komprenebla etimologie kiel Ebenaĵo de Bureba, alude al la komarkonomo.
Llano de Bureba | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09246 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 48 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 37′ N, 3° 28′ U (mapo)42.624166666667-3.4588888888889Koordinatoj: 42° 37′ N, 3° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 664 m [+] | ||
Areo | 15 km² (1 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Llano de Bureba [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio, kiu enhavas loĝlokon Movilla kaj iama bienon El Moscadero, okupas totalan areon de 15,189 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 53 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 230 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 45 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La lokon regis la grafo Don Sancho García kiu donis kun ties du preĝejoj nome de Sankta Marteno kaj de Sankta Johano, kun sia palaco kaj teroj al la Monaĥejo de Sankta Savinto. Tiel ĝi restis ĝis 1739 kiam Solas pagis altan prezon por rehavi sian civilan rajton, donitan de la reĝo Filipo la 5-a, kiu havigis la titolon de urbo.
Dume kaj poste la loko estis nomita Solas de Bureba, sed, pro foja konfuzo pro simileco kaj proksimeco kun Salas de Bureba, oni ŝanĝis la nomon maje 1948 al Llano (Ebenaĵo) pro la situo de ĝia teritorio plejparte ebena.
Meze de la 20-a jarcento okazis terpeckunigo kaj enkonduko de agrikultura maŝinaro, kio malpliigis la neceson de laboristaro, kio rezultis en forta elmigrado.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Marteno kaj la vinkeloj.