Cascajares de Bureba

Cascajares de Bureba [kaskaĤAres debuREba] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la nordo de la komarko La Bureba. La loknomo Cascajares de Bureba povas esti komprenebla etimologie kiel Rubejo de Bureba, alude al la komarkonomo.

Cascajares de Bureba
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09280
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 28  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 41′ N, 3° 14′ U (mapo)42.678888888889-3.2372222222222Koordinatoj: 42° 41′ N, 3° 14′ U (mapo) [+]
Alto 787 m [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cascajares de Bureba (Provinco Burgoso)
Cascajares de Bureba (Provinco Burgoso)
DEC
Cascajares de Bureba
Cascajares de Bureba
Situo de Cascajares de Bureba
Cascajares de Bureba (Hispanio)
Cascajares de Bureba (Hispanio)
DEC
Cascajares de Bureba
Cascajares de Bureba
Situo de Cascajares de Bureba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cascajares de Bureba [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 7,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 29 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 36 loĝantojn (pli ol duono) el la jaro 1991.

Ĝi distas 60 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, ĉe la deklivaroj de la Montoj Obarenes.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La plej frua mencio de Cascajares datas de 15a de Februaro 1011. Ĝi apartenis al la kvaropo de La Vid, unu de la sep en kiu estis dividita la Merindad de Bureba apartenanta al partido de Bureba, nome reĝa​ jurisdikcigo kun propra vicurbestro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Fakundo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti