Grisaleña
Grisaleña [grisaLEnja] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba.
Grisaleña | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09245 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 59 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 35′ N, 3° 16′ U (mapo)42.590833333333-3.2638888888889Koordinatoj: 42° 35′ N, 3° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 743 m [+] | ||
Areo | 16,346 km² ( 163 4.6 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Grisaleña [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,346 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 65 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 30 loĝantojn el la jaro 1991.
Ĝi distas 50 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Berzosa de Bureba, Fuentebureba, Briviesca, Zuñeda kaj Vallarta de Bureba.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi estis en la kategorio de “izolaj loĝlokoj” en la partido de Bureba, kun senjorlanda jurisdikcio plenumita de la Duko de Frías kiu nomumis la ordinaran urbestron.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Andreo.