La Vid de Bureba [laBID debuREba] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba. La loknomo La Vid de Bureba estas komprenebla etimologie kiel La Vito de Bureba, alude al la komarkonomo. Tiukadre vito okupas la malsupran duonon de la municipa blazono.

La Vid de Bureba
municipo en Hispanio • loĝloko

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09249
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 38′ N, 3° 18′ U (mapo)42.630833333333-3.3005555555556Koordinatoj: 42° 38′ N, 3° 18′ U (mapo) [+]
Alto 696 m [+]
Areo 9,743 km² (97 4.3 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Vid de Bureba (Provinco Burgoso)
La Vid de Bureba (Provinco Burgoso)
DEC
La Vid de Bureba
La Vid de Bureba
Situo de La Vid de Bureba
La Vid de Bureba (Hispanio)
La Vid de Bureba (Hispanio)
DEC
La Vid de Bureba
La Vid de Bureba
Situo de La Vid de Bureba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Vid de Bureba [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 9,743 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 19 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 30 loĝantojn el 1991.

Ĝi distas 55 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi apartenis al la loka kvaropo Cuadrilla de La Vid, unu el sep dividaĵoj de la Merindad de Bureba apartenanta al la partido de Bureba, nome reĝa jurisdikcio kun propra vicurbestro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Johano la Evangeliisto.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti