Fresno de Río Tirón

Fresno de Río Tirón [FRESno deriotiRON] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montes de Oca, lime kun Rioĥo. La loknomo Fresno de Río Tirón estas etimologie komprenebla kiel Fraksenejo de Rivero Tirón, tiukadre aperas frakseno en la municipa blazono. La rivero Tirón elfluas ĉu Fresneda de la Sierra Tirón kaj alfluas al la rivero Ebro ĉe la municipo Haro, Rioĥo.

Fresno de Río Tirón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09272
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 167  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 28′ N, 3° 10′ U (mapo)42.46-3.1747222222222Koordinatoj: 42° 28′ N, 3° 10′ U (mapo) [+]
Alto 703 m [+]
Areo 9,68 km² ( 968 ha) [+]
Fresno de Río Tirón (Provinco Burgoso)
Fresno de Río Tirón (Provinco Burgoso)
DEC
Fresno de Río Tirón
Fresno de Río Tirón
Situo de Fresno de Río Tirón
Fresno de Río Tirón (Hispanio)
Fresno de Río Tirón (Hispanio)
DEC
Fresno de Río Tirón
Fresno de Río Tirón
Situo de Fresno de Río Tirón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fresno de Río Tirón [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Montes de Oca, oriente kaj flavecbruna.
 
Preĝejo de Sankta Andreo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 9,68 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 178 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 100 loĝantojn el 1991.

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2012
292 273 249 221 194

Ĝi distas 51 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, limas interalie kun Belorado, Cerezo de Río Tirón kaj Briviesca.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Frua mencio estis "Sancta María de Fresnu", 20-Feb-971.

Fresno de Río Tirón formis parton de la Alfoz de Cerezo de la Merindad de Rioja kun la cetero de Montes de Oca. En 1877 la loĝantaro estis pliiĝanta ĝis 448 loĝantoj kaj en 1887 ĝis 473 loĝantoj. Poste la loĝantaro dekadencis.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Andreo, la ermitejo de la Dia Paŝtistino, la konvento de franciskanoj (en la foto de la tabelo) ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti