Villagalijo
Villagalijo [biljagaLIĥo] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montes de Oca.
Villagalijo | |||
---|---|---|---|
![]() ![]() ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09268 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 52 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 21′ N, 3° 12′ U (mapo)42.348611111111-3.1916666666667Koordinatoj: 42° 21′ N, 3° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 907 m [+] | ||
Areo | 22 km² (2 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Geografio redakti
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 22,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 58 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 51 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj enhavas submunicipojn Santa Olalla del Valle kaj Ezquerra.
Ĝi estas sude de Belorado kaj norde de Pradoluengo.
Historio redakti
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo redakti
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de la Asunción de Nuestra Señora (Maria Ĉieliro).