Poza de la Sal [POza delaSAL] estas urbo kaj municipo en la nordo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la nordokcidento de la komarko La Bureba. La loknomo Poza de la Sal povas esti komprenebla etimologie kiel Putego de Salo.

Poza de la Sal
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09246
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 286  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 40′ N, 3° 30′ U (mapo)42.666388888889-3.5016666666667Koordinatoj: 42° 40′ N, 3° 30′ U (mapo) [+]
Alto 763 m [+]
Areo 82 km² (8 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Poza de la Sal (Provinco Burgoso)
Poza de la Sal (Provinco Burgoso)
DEC
Poza de la Sal
Poza de la Sal
Situo de Poza de la Sal
Poza de la Sal (Hispanio)
Poza de la Sal (Hispanio)
DEC
Poza de la Sal
Poza de la Sal
Situo de Poza de la Sal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Poza de la Sal [+]
vdr

Geografio redakti

 
Popola arkitekturo.
 
Historia kerno.
 
Enireja arko.
 
Akvokondukejoj.
 
Preĝejo de San Cosme y San Damián.

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas tri loĝlokojn nome Poza de la Sal, Castil de Lences kaj Lences de Bureba, okupas totalan areon de 81,90 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 294 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 2 400 loĝantojn el la 1860-aj jaroj.

Ĝi distas 45 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. Kun la municipoj Oña kaj Frías kunformas la municiparon Raíces de Castilla (Radikoj de Kastilio). La rivero Homino fluas je ĉirkaŭ du km kaj la loĝloko mem estas sur deklivaro de montaro, fortikita kaj protektita de la kastelo de Rojas rigarde al ebenaĵoj de la komarko La Bureba.

Historio redakti

Estas proksime megalitaj strukturoj de Neolitiko kaj estis setlejoj de aŭtrigonoj en la Bronzepoko kaj Ferepoko. Poste la romianoj havis tie unu el ĉefaj centroj produktantaj de salo, grava tiama varo.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Fine de la 9-a jarcento la grafo Diego Rodríguez Porcelos reloĝigis Poza, kaj konstruis la kastelon por la defendo de la nova teritorio. Tiu reloĝado enkadriĝis en la sama periodo kiel la konstruado de la kastelo de Pancorbo kaj la fondo de Burgoso en 884, kio fiksis pli suden la landlimon inter kristnaoj kaj islamanoj.

Pozas havis fervojan stacion de la linio Santander-Mediterráneo, kiu funkciis inter 1929 kaj 1985. En la aktualo la iama fervojo estis konvertita en verda vojo.

Poza de la Sal estis la naskoloko de fama natur-defendanto kaj disvastiganto Félix Rodríguez de la Fuente.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

La tuta urba kerno (Histori-Arta Komplekso ekde 12a de novembro 1982) estas monumenta kun blazondomoj, trabohavaj fasadoj, murego kaj tri pordegoj, kaj inter apartaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo de San Cosme y San Damián (frugotika kun baroka pordego), la palaco de la Markizoj de Poza, el kiu restas nur unu turo, du placoj kaj la urbodomo, kaj, jam sur la monto, la kastelo, kiu servis kiel kazerno de la fanca armeo dum la Milito de Hispana Sendependigo kaj suferis atakojn de gerilanoj.

Survoje al la zono de la salejoj, estas la Domo de Administrado de la Reĝaj Salejoj kaj, ĉe la rivero, la komplekso nomita «Bona» aŭ «Malbona Fonto», formita per serio de fontoj kiuj servas al lavejoj, brutotrinkejoj kaj iama tanejo, ĉio el la 18-a jarcento, kun kelkaj malmultaj romiaj restaĵoj. La florado de Poza de la Sal estis ligita al siaj salejoj, jam ekspluatitaj el antaŭ la romia epoko kun tiom strategia valoro, ke ĝi rezultis en la fortikigo de la urbo por ties defendo en la Mezepoko. Tiuj salejoj kun tiuj de Añana en Alavo estis la plej gravaj de la nordo de Iberio.

La produktado de salo en Poza estis realigita kondukante akvon el la fontoj tra reto de kondukiloj ĝis horizontalaj platformoj el ligno kaj ŝtono kie la akvo estas disigita sur ortangulaj terpecoj. La vaporiĝo de akvo pretigas la salon por ĝia kolektado en ujoj protektitaj el pluvo. La propraĵoj de tiu rimedo pasis tra diversaj posedantoj ĝis en 1564 Filipo la 2-a dekretis la monopolon de la salo, kiu daŭris ĝis 1888. La uzado de aliaj konserviloj por manĝajoĵ kaj speciale la utiligo de malvarmo malgravigis la komercon de la salo. La lasta salejo estis fermita en 1974, kiam la elfosado de salo estis definitive abandonita en Poza. En 2001, la salejoj estis deklaritaj «Havaĵo de Kultura Intereso» kaj oni iniciatis ties rekuperon por turisma celo. En 2003, oni malfermis interpretejon pri salo en la iama Domo de Administrado de la Reĝaj Salejoj kaj oni rekuperis laborlokojn kaj salakvujojn por kultura disvastigo.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti