Oña [Oña] estas submunicipo kaj municipo en la nordo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba.

Oña
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09530
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 967  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 44′ N, 3° 25′ U (mapo)42.734722222222-3.4138888888889Koordinatoj: 42° 44′ N, 3° 25′ U (mapo) [+]
Alto 598 m [+]
Areo 143 km² (14 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Oña (Provinco Burgoso)
Oña (Provinco Burgoso)
DEC
Oña
Oña
Situo de Oña
Oña (Hispanio)
Oña (Hispanio)
DEC
Oña
Oña
Situo de Oña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oña, Burgos [+]
vdr

Ĝi estis grava urbo en la Mezepoko dum la formado de Kastilio, kio estas atestata per la ampleksa monumentaro konservata.

Geografio redakti

 
Monaĥejo de Sankta Savinto.
 
Portiko al la preĝejo de la Monaĥejo de Sankta Savinto.
 
KLostro de la Monaĥejo de Sankta Savinto.
 
Tombo de la abato Íñigo de Oña en la Monaĥejo de Sankta Savinto.
 
Tombo de la reĝo Sanĉo la 2-a de Kastilio en la Monaĥejo de Sankta Savinto.

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas dek ses loĝlokojn, okupas totalan areon de 161,64 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 008 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis milon da loĝantoj (la duono) el 1981.

Ĝi distas 58 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas sur la deklivaro de la Montoj Obarenes kaj trafluata de la rivero Oca (alfluanto de Ebro). Kun la municipoj Poza de la Sal kaj Frías, ĝi kunformas la municiparon Raíces de Castilla (Radikoj de Kastilio).​

La nuntempaj loĝlokoj estas jenaj: Oña, Barcina de los Montes, Bentretea, Castellanos de Bureba, Cereceda, Cornudilla, Hermosilla, La Aldea del Portillo de Busto, La Molina del Portillo de Busto, La Parte de Bureba, Penches, Pino de Bureba, Tamayo, Terminón, Villanueva de los Montes kaj Zangández.

La 13 % de ĝia municipa teritorio (2 064,17 hektaroj) estas protektita de la birdoprotekta areo ZEPA Sierra de la Tesla-Valdivielso, kiu klopodas protekti la habitaton de jenaj birdospecioj: ansergrifo (Gyps fulvus), blua cirkuo (Circus cyaneus), perknoptero (Neophron percnopterus) kaj ruĝbeka montokorvo (Pyrrhocorax pyrrhocorax).

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado de iama fortikaĵo, fine de la 9-a jarcento. En 950, la unua grafo de sendependa Kastilio, nome Fernán González, havigis la unuajn privilegojn. Lia nepo, la grafo Sancho García, plialtigis la kategorion de la loko al graflando kaj fondis la monaĥejon de Sankta Savinto por sia filino, la infantino Trigidia. Ekde tiam la historio de Oña estis ligita al tiu pova abatejo de benediktanoj (ties abatoj havis titolon de senjoroj de Oña), kiu poste iĝis unu de la plej influaj institucioj de la regno Kastilio. La privilegioj, ĉefe tiuj havigitaj el la reĝo Alfonso la 8-a, kontribuis al ĝia ekonomia disvolvigo kun altiro de nombra komunumo de judoj.

La 19a-jarcenta municipo ests pliigita per la jenaj aldonoj: Ĉirkaŭ 1850 oni aligis Cereceda kaj Penches, ĉirkaŭ 1870 oni aligis Tamayo, ĉirkaŭ 1950 oni aligis Villanueva de los Montes kaj Zangández separitajn de la municipo Partido de la Sierra en Tobalina, ĉirkaŭ 1980 oni aligis Barcina de los Montes, Bentretea, Cornudilla, Hermosilla, La Parte de Bureba, Pino de Bureba kaj Terminón,​Barcina de los Montes aligis la loĝlokojn Aldea del Portillo de Busto kaj La Molina del Portillo de Busto kaj finfine Pino de Bureba aligis la loĝlokon Castellanos.

La loko havis fervojan stacion apartenanta al la linio Santander-Mediterráneo, kiu funkciis inter 1929 kaj 1985. En la aktualo la iama fervojo estis konvertita en Verda vojo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Johano, la monaĥejo de Sankta Savinto, blazondomoj, la palaco de la episkopo González Manso kaj ĝenerale la historia kerno ĉefe kie estis la iama juda kvartalo kaj la Arko de la Stelo, nura restaĵo de iama murego.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti