Villafranca Montes de Oca

Villafranca Montes de Oca [biljaFRANkca montesdeOka] estas loĝloko kaj municipo en la centroriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la okcidento de la komarko Montes de Oca.

Villafranca Montes de Oca
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09257
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 117  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 23′ N, 3° 19′ U (mapo)42.386388888889-3.3091666666667Koordinatoj: 42° 23′ N, 3° 19′ U (mapo) [+]
Alto 948 m [+]
Areo 52,45 km² (5 245 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villafranca Montes de Oca (Provinco Burgoso)
Villafranca Montes de Oca (Provinco Burgoso)
DEC
Villafranca Montes de Oca
Villafranca Montes de Oca
Situo de Villafranca Montes de Oca
Villafranca Montes de Oca (Hispanio)
Villafranca Montes de Oca (Hispanio)
DEC
Villafranca Montes de Oca
Villafranca Montes de Oca
Situo de Villafranca Montes de Oca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villafranca Montes de Oca [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Montes de Oca, oriente kaj flavecbruna.
 
Preĝejo.
 
Ruinoj de la ermitejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 52,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 115 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 34 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, de Logroño 78 km (oriente). Aliaj proksimaj lokoj estas Briviesca (25 km norde) kaj Belorado (11 km oriente). Villambistia kaj Tosantos estas pli proksime.

la loĝlokon de sudo norden estas la rivero Oca, rekta alfluanto de la grandrivero Ebro. En flaŭro menciindas kverkoj, pinoj, fagoj, poploj kaj lanmespiloj; naturaj bestoj estas aproj, perdrikoj, kapreoloj, anasoj kaj kunikloj.

Historio redakti

Ĝi estis fondita kiel Auca fare de la romianoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento iom pli norden. En la ruinoj de la Ermitejo de San Felices (1 km norde de la aktuala urba kerno), oni diras, ke estas entombigita la fondinto de la urbo Burgoso, nome Diego Porcelos. Villafranca estis sidejo de episkopo, ĝis ties translokigo al Gamonal, aktuale kvartalo de Burgoso, en 1075.

Villafranca Montes de Oca formis parton de la Hermandad de Villafranca Montes de Oca en la partido Juarros inter 1785 kaj 1833, kiel registrita en la Censo de Floridablanca de 1787. Ĝi havis reĝlandan jurisdikcion super dek du loĝlokoj.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo (kun baptujo el konko de Giganta tridakno) kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti