Cascante del Río [kasKANte delRIo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.

Cascante del Río
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44191
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 70  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 12′ N, 1° 7′ U (mapo)40.195907-1.1142061Koordinatoj: 40° 12′ N, 1° 7′ U (mapo) [+]
Alto 984 m [+]
Areo 32,382639 km² ( 323 8.2 639 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cascante del Río (Provinco Teruelo)
Cascante del Río (Provinco Teruelo)
DEC
Cascante del Río
Cascante del Río
Situo de Cascante del Río
Cascante del Río (Hispanio)
Cascante del Río (Hispanio)
DEC
Cascante del Río
Cascante del Río
Situo de Cascante del Río

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cascante del Río [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 22 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, do tre proksime. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej okcidenta nome N-330 venas el sudokcidento. Laŭ tiu Villel estas la dua plej proksima municipo al la ĉefurbo, kaj iom sudoriente estas Cascante inter Villel kaj Valacloche. Eblas iri al Teruelo ankaŭ tra Valacloche kaj Cubla.

Tra la municipa teritorio fluas la rivero Camarena, alfluanto de Guadalaviar (nomita Turia post Teruelo). La loĝloko staras je 984 m super marnivelo.

Historio redakti

Estis restaĵoj de iberoj kaj romianoj.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Cascante del Río oni malaltiĝis ĝis nunaj 69 loĝantoj.

Vidindaĵoj estas la preĝejo kun mudeĥara sonorilturo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti