William "Casey Bill" Weldon (10a de Decembro, 1909 – ĉ. 1970) estis usona muzikisto de kontrea bluso.[1]

Casey Bill Weldon
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1909 (1909-07-10)
en Pine Bluff
Morto 1-an de januaro 1960 (1960-01-01) (50-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo muzikistogitaristo
vdr

Weldon naskiĝis en Pine Bluff, Arkansaso, kaj poste loĝis kaj laboris en Ĉikago, Ilinojso. Li estis unu el la dekomencaj muzikistoj kiuj registris ludadon de glitogitaro.[2] Li liudis per ebena gitaro sur sia sino laŭ Havaja stilo, kio igis lin konata kiel "Hawaiian Guitar Wizard". Weldon edziĝis al la kantistino kaj gitaristo Memphis Minnie en la 1920-aj jaroj.

Nur ĵuse oni akceptis malferme ke li ne estas la muzikisto Will Weldon, kiu registris inter 1927 kaj 1928 kiel membro de la Memphis Jug Band.[3][4]

Weldon registris 60 diskopnakojn por Bluebird kaj Vocalion. Li estis ankaŭ aktiva sesigitaristo, kiu ludis por sonregistraĵoj de Teddy Darby, Bumble Bee Slim, Peetie Wheatstraw, kaj Memphis Minnie. Por la lasta registraĵo de Memphis Minnie por Bluebird Records, en Oktobro 1935, Weldon akompanis ŝin por la unua fojo. Li ludis en la du flankoj, "When the Sun Goes Down, Part 2" kaj "Hustlin' Woman Blues".[5] Li faris soloajn sukcesojn ĉe siaj du plej bone konataj kantoj, nome "Somebody Done Changed the Lock on That Door"[6] kaj "We Gonna Move to the Outskirts of Town".

Post sia divorco el Memphis Minnie, li edziĝis al la bluskantistino Geeshie Wiley. Ili malaperis el la publika atento tuj poste, kaj li ne plu registris post 1938.

Notoj redakti

  1. Du Noyer, Paul. (2003) The Illustrated Encyclopedia of Music. Fulham, London: Flame Tree Publishing. ISBN 1-904041-96-5.
  2. "Michael Messer's Top Ten Slide Blues Recordings". Blues Matters! Julio 2003. Michaelmesser.co.uk. Arkivita el la originalo en 2013-07-07. [1] Alirita la 30an de Junio 2018.
  3. Casey Bill Weldon Discography. Discogs.com. Alirita 2015-08-30.
  4. Wirz, Stefan Illustrated Casey Bill Weldon Discography. Wirz.de. Alirita 2015-08-30.
  5. Garon, Paul; Garon, Beth. (1992) Woman with Guitar: Memphis Minnie's Blues. New York: Da Capo Press. ISBN 0-306-80460-3.
  6. Russell, Tony. (1997) The Blues: From Robert Johnson to Robert Cray. Dubai: Carlton Books. ISBN 1-85868-255-X.