Castelfidardo

komunumo de Italio

Castelfidardo estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas la itala Regiono Markio, Provinco de Ancona kun ĉirkaŭ 19.000 loĝantoj kaj ĝi situas sur monteto 212 m alta, 8 km for de la marbordo.

Castelfidardo
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Markio (2005)
Provinco AN Ankono (2005)
Geografia situo 43° 28′ N, 13° 33′ O (mapo)43.46666666666713.55Koordinatoj: 43° 28′ N, 13° 33′ O (mapo)
Alto super marnivelo 215 m
Areo 32 (2005) km²
Loĝantaro 18 419 (2023)
Loĝdenso 552 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Acquaviva, Campanari, Cerretano, Crocette, Figuretta, Fornaci, Sant'Agostino, San Rocchetto (2005)
Najbaraj komunumoj Camerano, Loreto , Osimo, Recanati (2005)
Patrono San Vittore
Festa tago 14-a de majo (2005)
Nomo de loĝantoj fidardensi
Poŝtkodo 60022
Imposta kodo C100
Kodo laŭ ISTAT 042010
Telefona prefikso 071
Retpaĝo http://www.comune.castelfidardo.an.it/
Loko en mapo
vdr
Panoramo

Castelfidardo sendube estas bela urbeto. La ĉefkerno de la urbo estas Placo de la Respubliko, sur kiun rigardas la Urbodomo kaj la preĝejo de Sankta Stefano kun apuda kripto.

Inter la plej gravaj lokoj de Castelfidardo estas ankaŭ Placo Don Minzoni, tradicie nomata Mara Pordego, kun ĝia fama arkego, kaj kromnomata “la balkono de la urbo” kun vido al la Adriatiko.

Vizitindaj estas ankaŭ: la malnova akvedukto en Placo Garibaldi, la Nacia Monumento de Markio, starigita en memoro de la Batalo de Castelfidardo, verko de la venecia skulptisto Vito Pardo, la Muzeo de la nacia Releviĝo kaj la osttombejo.

La 18-an de septembro 1860, la Piedmontanaj trupoj de Generalo Enrico Cialdini venkobatis la papajn trupojn en la batalo de Castelfidardo.

Akordiono redakti

La loko estas konata precipe pro la fabrikado de nekutima muzika instrumento: t.e. la akordiono, al kiu oni dediĉis muzeon kaj monumenton.

La loka tradicia akordiona konstruado ekokazis en Castelfidardo, kaj poste en aliaj lokoj ĝis Ancona, ekde la jaroj 60-aj de la XIX jc. Sed ĝuste Castelfidardo estas plej konata pro la evoluo de la akordiono.

En 1860 konstruiĝis la unuaj akordionoj danke al la kapablaj muzikistoj de la familio de Paolo Soprani, kiu poste iĝis urbestro. De tiam multobliĝis la laboratorioj por tiuj tre ŝatataj instrumentoj, petataj el tuta Italio kaj el eksterlando. Lia frato Settimio malfermis sian laborejon en 1872.

En tiuj jaroj, en Markio kaj Abrucoj oni produktis esence pli facilan kaj malpli multekostan ekzempleron: la tiel diritajn “du frapoj”-n, kiuj estas diatonaj je du bazoj.

La pinto de la produktado de la akordiona industrio okazis fine de la XIX jc. kaj la forta postulo de fremdaj merkatoj pelis mekanizi la prilaboradojn.

Post kelkaj krizaj periodoj pro la usona borsofalo kaj poste pro gustŝanĝiĝoj de la popoloj, en Castelfidardo oni sukcesis specialiĝi kaj optimumigi la produktadon.

Poste estis fabrikitaj ankaŭ famaj elektronikaj organoj (de la firmaoj: Farfisa, GEM, Borderas, Elka, Pari, Antonelli/SIEL, Bontempi kaj Crumar).

La laborejoj nun funkciantaj en la Urbo estas ĉirkaŭ 30, samkvante kiel en la tuta cetera itala teritorio.

La muzeo ne nur montras la historion de la produktado de muzika instrumento, sed ankaŭ omaĝas la multajn metiistojn kaj industriajn entreprenistojn, unuavice la fondintojn Soprani, kiuj per sia laboro helpis transformi ĉi tiun kulturan markian areon, kreante apartan manufakturan riĉan ekonomion, post jarcentoj ligitaj al agrikulturo.

El la simpla observo de la instrumentoj kaj fotografiaj paneloj, oni povas sekvi la evoluajn fazojn de la akordiono, iliajn klasifikojn kaj eĉ la karakterojn de la personoj, kiuj turniĝis/as ĉirkaŭ ĝi kaj kompreni la fascinan mondon kiel metian kombinaĵon de laciĝo, sed ankaŭ multe da fiero kaj inventemo. La kolekto konsistas el ĉ. 360 pecoj, ĉiuj malsamaj kaj estas unu el la plej vizitataj muzeoj en la Regiono Markio.

Dum la somero organiziĝas multaj manifestacioj dediĉitaj al la akordiono, kies ĉefa evento okazas en Oktobro.