Castillo de Locubín

Castillo de Locubín [kastiĝo delokuBIN] (Kastelo de Locubín) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 103 km2 kie loĝas 4887 geloĝantoj, do loĝdenso estas 47.4 loĝ./km2. Castillo de Locubín situas je 68 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno en la komarko Suda Montaro.

Castillo de Locubín
Castillo de Locubín (Jaén, Andaluzio)
Castillo de Locubín (Jaén, Andaluzio)
Castillo de Locubín (Jaén, Andaluzio)
municipality of Andalucía

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Jaén
Municipo Castillo de Locubín
Poŝtkodo 23670
Retpaĝaro castillodelocubin.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Castillo de Locubín
Demografio
Loĝantaro 4 887 [1]
Loĝdenso 47,4 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°31′N 3°56′U  /  37.517°N, 3.933°U / 37.517; -3.933 (Castillo de Locubín) (mapo) Koordinatoj: 37°31′N 3°56′U  /  37.517°N, 3.933°U / 37.517; -3.933 (Castillo de Locubín) (mapo)
Alto 706 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 103 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Castillo de Locubín (Andaluzio)
Castillo de Locubín (Andaluzio)
DMS
Castillo de Locubín
Castillo de Locubín
Castillo de Locubín
Castillo de Locubín sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castillo de Locubín [+]
vdr
La kvin municipoj de la komarko Sierra Sur de Ĥaeno. Castillo de Locubín estas en verda koloro.

Demografio redakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 4887 geloĝantoj de la municipo Castillo de Locubín estas 2451 inoj kaj 2436 viroj. En la 103-kvadratkilometra teritorio estas 2 setlejoj, kie loĝas 4539 geloĝantoj, kaj aliaj 348 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 29, 16 inoj kaj 13 viroj, kaj mortis 62, 33 inoj kaj 29 viroj. Tiel la natura kresko estis -33 (-0.7%). La laborkapabla loĝantaro estis 1873 homoj (38.3%).

Historio redakti

Estis trovitaj diversaj restaĵoj de la Bronzepoko, de iberoj kaj de romianoj.

Dum la etapo islama de Al Andalus la setlejo estis konata kiel Hisn al-Uqbin, tradukitaj kiel Kastelo de la Agloj kaj kiel Kastelo de la Kavoj. Fine de la 9a jarcento okazis la ribelo de muladioj ĝis en 918 la kalifo Abd ar-Rahman la 3-a subpremis la ribelon. Poste Castillo de Locubin restis en manoj de la ziridoj de Granado. Pro sia lima loko ĝi pasis ofte de islamanoj al kristanoj kaj inverse.

En tempo de Fernando la 3-a, la urbo formis parton de la teritorioj de la Ordeno de Kalatravo. En 1341 la urbo estis definitive konkerita por Alfonso la 11-a, kiu donis la vilaĝon kaj kastelon al Alcalá la Real. Tiu dependeco kaj civila kaj religia de Castillo respecto el Alcalá la Real daŭris ĝis la unuaj jardekoj de la 19a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. SIMA 2007