Castle Donington estas loĝloko kun proksimume 7000 loĝantoj en la nordoriento de la provinco Leicestershire de Anglio. En ĝia areo troviĝas la flughaveno East Midlands Airport, 2 kilometrojn sude de la loĝloka centro. La regione centra urbo, Leicester, situas 40 kilometrojn sudokcidente.

Castle Donington
vilaĝo • civila paroĥo
Administrado
Poŝtkodo DE74
Demografio
Geografio
Geografia situo 52° 51′ N, 1° 20′ U (mapo)52.844422222222-1.3376944444444Koordinatoj: 52° 51′ N, 1° 20′ U (mapo) [+]
Castle Donington (Leicestershire)
Castle Donington (Leicestershire)
DEC
Castle Donington
Castle Donington
Situo de Castle Donington
Castle Donington (Britio)
Castle Donington (Britio)
DEC
Castle Donington
Castle Donington
Situo de Castle Donington

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castle Donington [+]
vdr
la preĝejo "Reĝo kaj Martiro Sankta Eduardo" en Castle Donington

La flughaveno East Midlands Airport estas aviadila celo de pluraj flugkompanioj, interalie de la flugkompanio British Midland International (bmi), kies ĉefa sidejo situas en la palaco Donington Hall kadre de la loĝloko, sed ankaŭ de Ryanair, EasyJet, Thomson Airways kaj pluraj aliaj. En la loĝloko ankaŭ situas la mondfama aŭtokonkurejo Donington Park Race Circuit, kiu plurfoje jare gastigas aŭto- kaj motorciklo-konkurojn.

la palaco Donington Hall, ĉefa sidejo de la flugkompanio British Midland International (bmi)

La urbocentro estas miksaĵo de historiaj domoj el la novklasikisma "Georga" kaj sekva empira epokoj kaj de modernaj konstruaĵoj. Iuj trabfakaj domoj el la 17-a kaj pli fruaj jarcentoj pretervivis laŭlonge de la ĉefa strato.

Ĉiujaraj eventoj redakti

Unufoje jare en feritaga lundo komence de majo mezepoka merkato estas okazigata en la ĉefa strato en Castle Donington - krom varoj vendataj de komercantoj en mezepokaj kostumoj, videblas historiaj muzikaĵoj kaj dancoj. En la lasta semajno de oktobro okazas moderna urbofesto, nomata Donington Wakes. Pliaj farmistaj merkatoj vivigas la urbon, la duan sabaton de ĉiu monato apud loĝloka bazlernejo kaj ĉiun dimanĉon en la parko de Donington Hall.

Eksteraj ligiloj redakti