Castlerigg (ŝtoncirklo)

La ŝtoncirklo Castlerigg (diverse nomata, interalie Keswick Carles, Carles, Carsles, Castle-rigDruids' Circle [Druida Cirklo]) situas proksime de Keswick, Cumbria, nordokidenta Anglio. Unu el proksimume 1 300 ŝtoncirkloj en la Brita insularo kaj Bretonio, ĝi konstruiĝis kadre de megalita tradicio, kiu daŭris de 3 300 ĝis 900 jaroj a.K., dum la malfrua neolitiko kaj frua bronza epokoj. Diversaj arĥeologoj komentis aprobe pri la beleco kaj romantikeco de la cirklo Castlerigg kaj ties natura ĉirkaŭaĵo. En sia verko pri la ŝtonaj cirkloj de Cumbria, John Waterhouse skribis, ke ĝi estas "unu el la plej vide imponaj prahistoriaj monumentoj en Vritio." Ĉiujare, miloj da turistoj vojaĝas al la loko, farante ĝin la plej vizitata ŝtoncirklo en Cumbria. La plataĵo formas la levitan centron de natura amfiteatro, kaj el la interno de la cirklo eblas vidi kelkajn el la plej altaj montoj en Cumbria: Helvellym, Skiddaw, Grasmoor, kaj Blencathra. 54° 36′ 10″ Nordo 3° 05′ 54″ Okcidento / 54.6028 °N, 3.0984 °U / 54.6028; -3.0984 (mapo)

Castlerigg
ŝtoncirkloarkeologia loko • bowl barrow [+]
Koordinatoj54° 36′ 10″ N, 3° 5′ 54″ U (mapo)54.6028-3.09843Koordinatoj: 54° 36′ 10″ N, 3° 5′ 54″ U (mapo)

Castlerigg (Britio)
Castlerigg (Britio)
DEC
Castlerigg
Castlerigg

Map
Castlerigg

Vikimedia Komunejo:  Castlerigg Stone Circle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Castlerigg