Castrejón de Trabancos
Castrejón de Trabancos [kastreĤON detraBANkos] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco. Castrejón de Trabancos estas komprenebla etimologie kiel Kasteleto de Trabancos alude al trapasanta rivero Trabancos.
Castrejón de Trabancos | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47512 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 176 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 15′ N, 5° 10′ U (mapo)41.252777777778-5.1705555555556Koordinatoj: 41° 15′ N, 5° 10′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 747 m [+] | ||
Areo | 30,2 km² (3 020 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/94/Mapa_de_Castrej%C3%B3n_de_Trabancos.svg/180px-Mapa_de_Castrej%C3%B3n_de_Trabancos.svg.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d1/Comarcas_de_Valladolid.svg/180px-Comarcas_de_Valladolid.svg.png)
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 30,20 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 170 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 115 el 1991. Ĝi distas 69 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Historio
redaktiEn Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento kaj certe sur monteto ĉe la rivero ĉirkaŭ la 11-a jarcento sur strategie defendebla loko. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En tiu periodo, la separo inter Leono kaj Kastilio faris ĝin landlima kaj fortikita loko, scenejo de ofta militagado. Poste, en la jaro 1265 jam oni registris dokumentojn pri la tiam nomita Villa de Castrilon kiu en la 15-a jarcento estis posedo de la Senjorlando de la familio Fonseca, gravaj kastiliaj nobeloj.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la baroka preĝejo de la 18-a jarcento el briko kun novklasikisma ĉefretablo. Krome estas blazondomoj, la urbodomo, kaj ruinoj de iama preĝejo de la Kastelo, ruinigita ekde la Hispana Milito de Sendependigo.