Castrillo del Val [kasTRIljo delBAL] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loknomo Castrillo del Val estas etimologie komprenebla kiel Fortikaĵeto de la Valo.

Castrillo del Val
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09193
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 835  (2023) [+]
Loĝdenso 37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 3° 35′ U (mapo)42.314166666667-3.5847222222222Koordinatoj: 42° 19′ N, 3° 35′ U (mapo) [+]
Alto 939 m [+]
Areo 22,54 km² (2 254 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castrillo del Val (Provinco Burgoso)
Castrillo del Val (Provinco Burgoso)
DEC
Castrillo del Val
Castrillo del Val
Situo de Castrillo del Val
Castrillo del Val (Hispanio)
Castrillo del Val (Hispanio)
DEC
Castrillo del Val
Castrillo del Val
Situo de Castrillo del Val

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castrillo del Val [+]
vdr

En 2015 ĝi estis aligita kiel asocia elemento al la norda Jakoba Vojo. La Monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo, en hispana origine Monasterio de San Pedro de Cardeña, estas abatejo de trapanoj situanta en Castrillo del Val.

Ĝi estis deklarita Kultura Interesaĵo en la kategorio de Monumento la 3an de junio de 1931.[1]

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
 
Ĉefa fasado de la monaĥejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 22,54 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 814 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo el 200 al 800 loĝantoj el 1991.

Ĝi distas 10 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj enhavas jenajn loĝlokojn: Castrillo del Val (kiel ĉefurbo), Militista Bazo, Cerca de Santa Eugenia, domaro El Priorato, San Pedro de Cardeña kaj Los Tomillares. Ĝi estas ĉe la maldekstra bordo de la rivero Arlanzón.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La unua mencio de Castrillo del Val estas de la jaro 952, en dokumento de la Monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo en kiu iu doña Eusacia, plej verŝajne la unua registrita lokano, donis sian bienon al la monaĥejo. El tiu fakto oni supozas, ke Castrillo estis jam firma setlejo, organizita, eble jam sepdek-jaraĝa, en kiu la grafoj de Kastilio havis domegon kiu post du dek jaroj (972), la grafo don Garci Fernández, donacos al la monaĥoj de Cardeña. Krome, en la nuna teritorio de Castrillo estis alia setlejo konata kiel Castrillo de la Vega aŭ de Río de Gómez Gotiniz kiu estis menciita en 921, ankaŭ en la arkivo de Cardeña.

 
Detalo de la fasado de la monaĥejo.

Ŝajne la fondinto estis iu Munio Romániz, tiel menciita en dokumentoj de la jaroj 952, 972 kaj 1084. Poste, la nomo de la fondinto estis forgesita kaj por distingi la urbon disde aliaj samnomaj lokoj oni aldonis la geografian toponimon del Val (de la Valo). En Castrillo del Val oni aplikis dekomence la reĝan administracion, tra la grafo de Kastilio, sed tiu en la jaro 972, transdonis ĝin al la monaĥejo de Cardeña.

Laŭ la Cantar de Mio Cid kaj la postaj tradicioj, antaŭ eliri al ekzilo, Rodrigo Díaz de Vivar lasis en la Monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo, sub la ŝirmo de la abato Sanĉo (kiu estis identigita de historiistoj kun Sisebuto de Kardenjo atribuante konfuzon al la aŭtoro de la Cantar),[2] sian edzinon Doña Jimena kaj iliajn filinojn, kvankam tio ne estas konfirmata de historiaj atestiloj. En la unua ekzilo de 1081, la posedoj de Rodrigo Díaz ne estis elprenitaj, kaj la familio de Cido povis pluloĝi hejme. En la dua, de 1089, la familio estis malliberigita de Alfonso la 6-a en kastelo, eble Gormaz, por aliĝi poste al Cido.[3]

Castrillo del Val formis parton de la Alfoz y Jurisdicción de Burgos, nuna partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj kaj ĉefe funkciado kiel dormurbo. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj de Sankta Johano Baptisto kaj de Sankta Eŭgenia, paleontologiaj kaj arkeologiaj kuŝejoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Ministerio de Cultura. Patrimonio Histórico.
  2. Montaner Frutos, Alberto (2011). Cantar de mio Cid. Barcelona, Galaxia Gutemberg; Real Academia Española. ISBN 978-84-8109-908-9. (2011: 697-698)
  3. Montaner Frutos, Alberto (2011). Cantar de mio Cid. Barcelona, Galaxia Gutemberg; Real Academia Española. ISBN 978-84-8109-908-9. (2011: 693-694).