Catina Giulia Dazzini

Catina Giulia DAZZINI estas itala esperantistino. Ŝi naskiĝis la 8-an de januaro 1917 kaj mortis la 17-an de februaro 1997.

Catina Giulia Dazzini
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1917 (1917-01-08)
Morto 17-an de februaro 1997 (1997-02-17) (80-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ŝi doktoriĝis en 1940 pri beletro en Florenco. Ŝi instruis en liceo en Massa ĝis 1982. Ŝi esperantistiĝis en 1953. Ŝi tre aktivis por Esperanto kaj ILEI kune kun sia frato Mario Dazzini, kiu en 1985 fariĝis Honora Membro de ILEI. De 1977 ĝis 1997 ŝi estis ĉefdelegito por Italio. De 1960 ĝis 1996 ŝi estris la italan ILEI-sekcion. Ŝi estis sekretario de ILEI kaj prezidanto de ILEI.

La 31-an de majo 2018 la Komunumo de Massa Carrara titolis placon 'piazza Catina e Mario Dazzini - esperantisti' por rememori la agado de la gefratoj Mario Dazzini kaj Catina Giulia Dazzini por la urbo kaj por la Esperanto

Parto de la arkivoj de ILEI troviĝas en Massa, Italio. Pro diskonigo de la nomo de Massa tra la mondo, la urbo omaĝis ŝin kaj ŝian fraton per nomdonado al placeto apud strato Benedetto Croce, kio okazis la 30-an de majo 2018.[1]

Referencoj redakti

  1. Il Tirreno, ed. Massa-Carrara (01.jun.2018)