Cecile Royer

franca esperantisto

Cécile ROYER [rŭaje] (25-a de januaro 1876 en Nuits-Saint-Georges, apud Dijon1957 en Parizo[mankas fonto]) estis franca esperantistino kaj ŝtatoficistino.

foto de Cécile Royer, s-ro Coppet kaj s-ro Théophile Cart en propaganda prelego ĉe Touring Club, sur bildkarto uzita en 1912

De 1903 Royer gvidis multajn kursojn kaj varbis multajn anojn. Ŝi estis vicprezidanto de la sekcio „Latina Kvartalo“. Sekretariino de Presa Esperanta Societo (1906-1914). Ŝi direktis la periodaĵon „Juna Esperantisto“. Sekretariino kaj kasistino de diversaj francaj Esperanto-societoj. Royer verkis artikolojn kaj novelojn kaj tradukis: „Johano de Bloch kaj la Muzeo de Milito kaj Paco" en "Estonta Milito laŭ­ la instruoj de Johano de Bloch“, 1907.

Eksteraj ligilojRedakti