Srilanko en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Srilanko en la Olimpikoj ekde la jaro 1948 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1976, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto de plej multaj afrikaj teamoj pri la politiko de apartismo en Sud-Afriko. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis srilankaj partoprenantoj. Ĝis inkluzive la somera Olimpiko 1972 la teamo konkursis per la ŝtatonomo "Cejlono".

La olimpika flago

La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte du medalojn: Temas pri du arĝentaj medaloj, ambaŭ atingitaj en atletiko. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 123-an rangon.

Kunordigas la teamon la Srilanka Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti