Celorico da Beira

Urbo kaj municipo en Portugalio.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Celorico da Beira (stacidomo).

Celorico da Beira estas portugala urbeto kun ĉirkaŭ 4 600 loĝantoj, apartenanta al la Distrikto Guarda, en la antaŭa provinco de Beira Alta, kaj nuntempe inkludita en la subregiono Beiras e Serra da Estrela de la Centra regiono.

Celorico da Beira
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6360
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 693  (2011) [+]
Loĝdenso 31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 38′ N, 7° 24′ U (mapo)40.633333333333-7.4 [+]
Areo 247,22 km² (24 722 ha) [+]
Celorico da Beira (Portugalio)
Celorico da Beira (Portugalio)
DEC
Situo de Celorico da Beira

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Celorico da Beira [+]
vdr

Ĝi estas la sidejo de la municipo Celorico da Beira, kun 247,22 km² de areo kaj 7 693 loĝantoj (2011), subdividita en 16 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Trancoso, nordoriente kun Pinhel, sudoriente kun Guarda, sudokcidente kun Gouveia kaj okcidente kun Fornos de Algodres.

La urbeto estas je 23 km da Guarda, 48 km de Viseu kaj 334 km de Lisbono. Ĝi famas aparte pro la produktado de la populara fromaĝo Serra da Estrela.

Historio

redakti
 
Preĝejo de Sankta Maria.

La areo jam estis loĝata en prahistoria epoko (dolmeno), en la epoko de kastrumoj (Turduloj) kaj dum la Romia Imperio. De visigotoj kaj islamanoj ne estas tiom da restaĵoj.

La rivero Mondego markis la historion de la municipo. Pro sia strategia loko, Celorico da Beira profitis el sia defenda karaktero. Plej frua loĝado okazis en epoko de Turduloj (500 a.n.e.). Kelkaj historiistoj sugestas fondon de Celorico da Beira ĉirkaŭ 2000 jaroj a.n.e. fare de Brigo. Kaj romianoj, visigotoj kaj araboj loĝis en la teroj de la municipo. Ĉeeston de romianoj atestis la ekzistado de pecoj de romia vojo. La komplekso de la kastelo montras la strategian gravon de la loko por la defendo kontraŭ la atakoj el Kastilio. Krome, ankaŭ la kasteloj de Linhares da Beira kaj de Celorico helpis en la defenda strategio de la teritorio de la areo. La reĝo D. Afonso la 1-a havigis la unuan foruon, kiu estis konfirmita de D. Afonso la 2-a en 1217. La kategorion de vila (urbeto) kaj la novan foruon havigis D. Manuelo la 1-a en 1512.

La loĝantaro de la municipo atingis pli ol 16 700 loĝantoj en la 1950-aj jaroj, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis ĉirkaŭ 6 000; tio estas, oni perdis multe pli ol duonon.

Submunicipoj

redakti

Celorico da Beira havas la jenajn fregeziojn:

 
Fregezioj de la municipo Celorico da Beira.
  • Açores e Velosa
  • Baraçal
  • Carrapichana
  • Casas do Soeiro
  • Celorico (São Pedro e Santa Maria) e Vila Boa do Mondego
  • Cortiçô da Serra, Vide Entre Vinhas e Salgueirais
  • Forno Telheiro
  • Lajeosa do Mondego
  • Linhares
  • Maçal do Chão
  • Mesquitela
  • Minhocal
  • Prados
  • Rapa e Cadafaz
  • Ratoeira
  • Vale de Azares


Vidindaĵoj

redakti
  • Kastelo de Celorico da Beira
  • Preĝejo de Santa Maria
  • Casa do Mundo Rural de Prados
  • Natura Parko de Serra da Estrela, ĉefe en Linhares da Beira
  • Pilorioj de Açores kaj de Forno Telheiro
  • Dolmeno Arquinha da Moura en Lajeosa do Mondego
  • Kastelo, Manuelina Fenestro en Rua do Passadiço, pilorio kaj preĝejo de Nossa Senhora da Assunção de Linhares da Beira

Bildoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Celorico da Beira en la portugala Vikipedio.