Malfermi la ĉefan menuon
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rosa × centifolia
Rosa centifolia - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-122.jpg
Biologia klasado
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Rosa × centifolia, aŭ centfolia rozo, provenca rozo estas rozogrupo kun plenaj floroj, kiuj estis breditaj fine de la 16a jarcento en Holando. La centfolia rozo ekestis el la interkrucado de Rosa gallica, Rosa moschata, Rosa canina kaj Rosa × damascena. La habito de Rosa × centifolia similas al tiu de la sovaĝa rozo Rosa gallica. Estas arbusto kun multaj pikiloj kiu atingas alton de ĝis 2 m . La floroj estas apundaj en grupoj, pendantaj kaj tre plenaj. La rozoj servis kiel motivo por flandraj kaj nederlandaj pentristoj. Tial ili ankaŭ nomiĝas „Rose des Peintres“ (rozo de pentraĵoj).[1]

Subgrupo de la centfoliaj rozoj estas la musko-rozoj. La plej multaj kultivaroj de la musko-rozoj estis breditaj ĝis 1850.

La centfoliaj rozoj apartenas la malnovaj rozoj kaj estas tre ŝatataj en kamparaj ĝardenoj . Ili estas vintrorezistaj kaj dolĉe odorantaj. La koloro varias inter blanka, rosea ĝis malhelruĝa.

La petaloj estas uzataj por gajni rozoleon kaj rozakvon. Ili estas uzataj por fari kosmetikaĵojn, parfumon kaj por prepari rozkonfitaĵon.

KultivarojRedakti

La kultivaro 'Reine des Centifeulles', Belgio 1824, estas la „reĝino de la centfoliaj rozoj “. Ĝi havas fajnan odoron kaj grandajn dense plenajn roseajn florojn en junio. De la pli ol 200 kultivaroj el la 17a kaj 18a jarcento hodiaŭ ekzistas ankoraŭ nur 20 kultivaroj sur la merkato. Jen selekto de kelkaj kultivaroj:

  • 'Blanchfleur', Vilbert 1835;
  • 'Bullata', 16a jarcento, rosea;
  • 'Fantin Latour', 19a jarcento, rosea, forte odoranta;
  • 'Juno', 1832, blanka-rosea;
  • 'Parvifolia', 1664, viola-rosea;
  • 'Petite de Hollande', ĉ. 1800, rosea;
  • 'Reine des Centifeuilles', Belgio 1824, rosea;
  • 'Rose de Meaux', antaŭ 1789, rosea;
  • 'Rose de Meaux White', blanka – mutaciŝoso de 'Rose de Meaŭ';
  • 'Spong', ĉ. 1805, rosea, malforte odoranta;

BildaroRedakti

LiteraturoRedakti

  • Heinrich Schultheis: Rosen: die besten Arten und Sorten für den Garten. Ulmer Verlag, Stuttgart 1996, ISBN 3-8001-6601-1
  • Heinrich Schultheis, Helga & Klaus Urban: Rosenlexikon. 2. Aufl. 2001, ISBN 3-932045-25-4 (CD-ROM)
  • Peter Beales: Klassische Rosen. 2. Aufl. 2002, ISBN 3-8320-8736-2

ReferencojRedakti

  1. Ute Bauer: Alte Rosen, Seite 21, München: BLV, 2005 ISBN 3-405-16713-2