La Centra Birdovojo estas vojo por birdomigrado kiu ĝenerale sekvas la areojn de la Grandaj Ebenaĵoj en Usono kaj Kanado. La ĉefaj pintoj de la flugovojo inkludas centran Kanadon kaj la regionon ĉirkaŭ la Golfo de Meksiko; la migrovojo tendencas mallarĝiĝi konsiderinde en la valoj de la riveroj Plato kaj Misuro de centra kaj orienta Nebrasko, kio rezultas en tre alta nombro de birdospecioj troviĝantaj en tiuj areoj. Kelkaj birdoj uzas tiun flugovojon por migri el la Arkta Oceano al Patagonio.

Oranĝe: la Centra Birdovojo

Tiu vojo estas uzata de birdoj tipe ĉar ne estas montoj aŭ eĉ bordoj de montetoj barante tiun vojon ĉe la tuta etendo. Krome ekzistas bona havigo el akvo, manĝo kaj kovro en la tuta longo.

La aliaj ĉefaj flugovojoj por nordamerikaj birdoj estas la Misisipia, la Atlantika kaj la Pacifika Birdovojoj.

La konsilantaro Central Flyway Council estas komponita de reprezentantoj el agentejoj respondecaj por birdomigrada administrado en 10 usonaj ŝtatoj, du kanadaj provincoj kaj la Nordokcidentaj Teritorioj. La membro-ŝtatoj kaj provincoj en la konsilantaro estas la jenaj: Montano, Vajomingo, Kolorado, Nov-Meksiko, Teksaso, Oklahomo, Kansaso, Nebrasko, Suda Dakoto, Norda Dakoto, Alberto kaj Saskaĉevano.

Eksteraj ligiloj redakti