Centra Reto
Centra Reto estas la retejo, kiu formas la ĉefan sistemon de TEJO por interna kunlaborado. Ĝi estas kreita en 2018 de TEJO-volontulo Mia Nordentoft[1].
Centra Reto | |
---|---|
retejo | |
Retadreso | Centra Reto |
Lingvo(j) | Esperanto |
Fondiĝo | 2018 |
Stato | aktiva |
Ĝi provizas aŭtomatan cirkulerosistemon por la komitato kaj enhavas liston de aktivuloj.
La kodo de la retejo troviĝas ĉe GitHub kaj estas disponebla laŭ la MIT-permesilo[2].