Cerecinos de Campos

Cerecinos de Campos [zereZInos deKAMpos] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. Cerecinos de Campos estas tradukebla al Ĉerizarbetoj de Kampoj, sed etimologie eble devenas el radiko de cerealoj.

Cerecinos de Campos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49640
Demografio
Loĝantaro 244  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 54′ N, 5° 29′ U (mapo)41.900833333333-5.4872222222222Koordinatoj: 41° 54′ N, 5° 29′ U (mapo) [+]
Alto 705 m [+]
Areo 28,58 km² (2 858 ha) [+]
Cerecinos de Campos (Provinco Zamoro)
Cerecinos de Campos (Provinco Zamoro)
DEC
Cerecinos de Campos
Cerecinos de Campos
Situo de Cerecinos de Campos
Cerecinos de Campos (Hispanio)
Cerecinos de Campos (Hispanio)
DEC
Cerecinos de Campos
Cerecinos de Campos
Situo de Cerecinos de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cerecinos de Campos [+]
vdr
Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 28,58 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 247 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 300 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 73 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun San Esteban del Molar, Villalobos, Prado, Revellinos, Quintanilla del Olmo, Tapioles kaj Villalpando.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado (krome oni trovis fosiliojn de Deinoterio); en Mezepoko okazis reloĝado en la 11-a jarcento kiel du apartaj loĝlokoj kiuj unuiĝis admistracie nur en la 19-a jarcento.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (farunfabriko) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti