Cervillego de la Cruz

Cervillego de la Cruz [zerbiLJEgo delaKRUZ] estas municipo en la sudo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Medina (Tero de Medina) en la sudo de la provinco.

Cervillego de la Cruz
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47494
Demografio
Loĝantaro 95  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 11′ N, 4° 57′ U (mapo)41.186666666667-4.9491666666667Koordinatoj: 41° 11′ N, 4° 57′ U (mapo) [+]
Alto 754 m [+]
Areo 21 km² (2 100 ha) [+]
Cervillego de la Cruz (Provinco Valadolido)
Cervillego de la Cruz (Provinco Valadolido)
DEC
Cervillego de la Cruz
Cervillego de la Cruz
Situo de Cervillego de la Cruz
Cervillego de la Cruz (Hispanio)
Cervillego de la Cruz (Hispanio)
DEC
Cervillego de la Cruz
Cervillego de la Cruz
Situo de Cervillego de la Cruz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cervillego de la Cruz [+]
vdr
Cervillego de la Cruz en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,33 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 83 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 360 el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 73 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj kuŝas inter municipoj Fuente el Sol kaj Bodadilla del Campo laŭ la provinca ŝoseo VA-801. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de rojoj.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Inter la jaroj 1755 kaj 1836 estis en Cervillego de la Cruz ateliero de malgrandaj orgenoj apartenanta al la familia Gil. Ties fondinto estis Ysidro Gil, lokano de Muriel de Zapardiel, kaj la laboro estis sekvita de lia filo Nicolás en 1790 kaj poste de lia nepo Joseph en 1805. La rezulto estis serion de 37 orgenoj tre similaj disaj tra la provincoj Avilo kaj Valadolido.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la romanik-mudeĥara preĝejo de Sankta Johano la Baptista kun baroka retablo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti