Malfermi la ĉefan menuon

La ceza lingvo apartenas al la nordorienta branĉo de la nordkaŭkaza lingvaro kaj havas ĉirkaŭ 7000 parolantojn en suda Dagestano. La nomo cez devenas de la ceza lingvo kaj signifas aglon. En aliaj lingvoj oni kelkfoje nomas la cezan per ĝia kartvela nomo, dido.

La cezoj uzas la avaran lingvon kiel skriban lingvon kaj por komunikado kun najbaraj popoloj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.