Ch'ella mi creda

"Ch'ella mi creda" estas ario por tenoro el la Akto III de la opero La fanciulla del West de Giacomo Puccini. Ĝi estas la tenora ario kantata de Dick Johnson (alinome la bandito "Ramerrez") antaŭ li estas ekzekutata per linĉado fare de orministoj estritaj de Sheriff Jack Rance. En la ario, Johnson petas ili ne diri al Minnie, kiun li amas, ke li estas mortigita. Anstataŭe, li petas ilin "lasi ŝin kredi" (laŭ la titola frazo, "ch'ella mi creda") ke li foras, survoje al elaĉeto el sia bandita pasinto.

Ch'ella mì creda libero
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
vdr
"Ch'ella mi creda", 2010
Akto III de Fanciulla, tuj post la ario Ch'ella mi creda, kun Enrico Caruso, Emmy Destinn, kaj Pasquale Amato. La kantistaro estas tiu de la premiero de 1910.

La ario estis kantita la unuan fojon de Enrico Caruso, ĉe la monda premiero de La fanciulla del West ĉe la Metropola Operejo en Novjorko la 10an de Decembro 1910. Oni diris ke dum la Unua Mondmilito, italaj soldatoj kantis tiun arion por pluteni sian batalmoralon.[1][2] Krom ties apero en la opero el kiu ĝi derivas (kio ludatas regule), la ario restas populara kiel peco en koncertoj kaj resumaj albumoj fare de operaj tenoroj.

Ĉe la 125a jariĝo ĉe la Metropola Operejo la 15an de Marto, 2009, Plácido Domingo kantis la arion kiel rekreado de la sceno kiel ĝi estis ludita de Caruso ĉe la premiero preskaŭ 100 jarojn antaŭe. La intrigo de David Belasco kaj la originaj kostumoj estis rekreitaj por la evento.[3] La produktoraj desegnistoj de la ludo diris al New York Times ke la bildo de Caruso en La fanciulla del West en la sceno de la Akto III en kiu Ch'ella mi creda estis kantita estis la unua bildo el la pasinto de la Metropola Operejo ke la teamo uzis por rekrei la eventon.[4]

Libreto redakti

Itallingva originalo
Traduko en Esperanton

Ch'ella mi creda libero e lontano
sopra una nuova via di redenzione!…
Aspetterà ch’io torni…
E passeranno i giorni,
E passeranno i giorni,
ed io non tornerò…
ed io non tornerò…
Minnie, della mia vita mio solo fiore,
Minnie, che m’hai voluto tanto bene!…
Tanto bene!
Ah, tu della mia vita mio solo fior!

Ŝi kredu min libera kaj fora
Sur nova vojo de elaĉeto!…
Ŝi atendos mian revenon....
Kaj tagoj forpasos,
Kaj tagoj forpasos,
kaj mi ne revenos.
Kaj mi ne revenos.
Minnie, la nura floro de mia vivo,
Minnie, kiu amis min tiom multe!…
Tiom multe!
Ha, vi estas la nura floro de mia vivo!

Referencoj redakti

  1. Osborne, Charles. (1982) The complete operas of Puccini: a critical guide. De Capo Press, p. 195.
  2. Sadie, Stanley. The Grove book of operas.
  3. Met Opera celebrates 125 years with lavish gala. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 3a de Majo 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2015-08-24.
  4. Before the Gala, So Much Groundwork. The New York Times. Alirita 3a de Majo 2015. ““When Plácido steps into that picture,” Mr. Crouch said, “we’ll be trying to tap into a line of energy that goes all the way back to the original production. We’re trying to get as close as we can.””.

Eksteraj ligiloj redakti