Charanga Habanera estas kuba muzikistaro ludanta salson. La grupon fondis Juan Carlos González en la jaro 1988.

Historio redakti

Ĝiaj muzikistoj estis junaj talentuloj el la Arta Lernejo de Kubo kaj orientiĝis laŭ popularaj kubaj muzikstiloj el la kvardekaj kaj kvindekaj jaroj. Ĝia muzikstilo estis komence ĉaĉao, mambo, Bolero kaj gŭaraĉo. La direktadon de la muzikistaro unue tenis José Picayos, kiun anstataŭis David Calzado. Ĝia unua kanto estis „De La Habana a Montecarlo“, kies inspiron ili ricevis dum gastprezentado en Montecarlo. Dum tiu ĉi periodo ili koncertis sur prezentejoj tutmonde kune kun steluloj kiel Stevie Wonder, Donna Summer, Barry White, James Brown, Ray Charles, Frank Sinatra, Charles Aznavour kaj Whitney Houston. En la 1990-aj jaroj, kiam aperis la nova muzikstilo timbo, la bando subskribis surdiskigo-kontrakton kun la firmao Magic Music-Universal kaj atingis per sia nova moderna kaj dancebla muzikstilo altan popularecon. En 1998 ĝi ricevis la premion por la plej bona muzikistaro de la jaro kaj en la tempo de 1998 ĝis 1999 ĝi akiris altan rangon en la ranglistoj de radiofonio kaj televido. Pro kvereloj ene de la grupo okazis en la 1990-aj jaroj foje disiĝoj de la bando kaj novfondaĵoj kiel Charanga Forever kaj Dany Lozada y su Timba Cubana.[1] Charanga Habanera entreprenis plurajn koncertvojaĝojn en Japanujo, Eŭropo (1996), Meksiko, Argentino, Peruo, Usono kaj Nordafriko. Per sia muzikalbumo „Live in the USA“ ĝi gajnis en 2003 la premion Grammy Latino. Per la vidbendo „Orgullosamente Latino“ ĝi gajnis en la tri kategorioj Plej bona vidbendo, Plej bona muzikalbumo kaj Plej bona muzikistaro. Intertempe Charanga Habanera transprenis ankaŭ elementojn el regetono.

Diskaro redakti

  • Me sube la fiebre (1992)
  • Hey You Loca! (1994)
  • Pa´que se entere La Habana (1996)
  • Chan Chan Charanga (2000)
  • Live in the U.S.A. (2001)
  • Soy cubano, soy popular (2003)
  • Light (2004)
  • El ciclón de La Habana (2005)
  • Se acabó el mundo mañengo" (2007)
  • No mires la carátula (2009)
  • Acabaito de nacer (2011)
  • Light 2 (2013)
  • Se Sufre Pero Se Goza (2013)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti