Charles Chubb (naskiĝis la 31-an de decembro 1851, mortis la 25-an de junio 1924) estis brita ornitologo.

Charles Chubb
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1851 (1851-12-31)
en Salisbury
Morto 25-an de junio 1924 (1924-06-25) (72-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo trafikakcidento
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo ornitologo
vdr

Familio redakti

Chubb naskiĝis en Steeple Langford ĉe Salisbury, Anglio. Li geedziĝis dufoje, al Ada Albion kaj al Alice Mabel Baker. Li havis sep gefilojn, inter kiuj Ernest Charles Chubb estis ankaŭ ornitologo kaj estis muzea zorgisto en Durban. En 1924 Chubb suferisakcidenton ĉe la Muzeo pri natura historio kaj mortiĝis post du semajnoj en Londono.

Kariero redakti

Chubb eklaboris ĉe la Brita Muzeo je aĝo de 26.

Inter la birdospecioj kiujn li priskribis estas la Koba troglodito kaj la genro de tinamoj nome Crypturellus.

Verkoj redakti

  • The Birds of British Guiana (2 volumenoj, 1916 kaj 1921)
  • The Birds of South America (1912, kun Lordo Brabourne)

Eksteraj ligiloj redakti