Charles Hill Fessenden

Charles Hill FESSENDEN (naskita la 1-an de majo 1863 en Bridgton, Majno) estis usona esperantisto kaj kuracisto.

Charles Hill Fessenden
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1863 (1863-05-01)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li estis filo de Caleb Page Fessenden (1818–1873) kaj Abigail Adamas Fassenden (nask. Wiggins, 1821–1896). Post lernado en Classical Academy en Hallowell, Kantono Kennebec, Majno, li transloĝiĝis al Masaĉuseco. Li studis unue en Amherst College (de 1881 ĝis 1883) kaj poste en Universitato de Bostono. En 1886 li tie finis sian studojn de medicino, geediziĝis kun Cora F. Richardson kaj eklaboris kiel kuracisto, unue en Manchester (Nov-Hampŝiro), ekde 1891 en Newton Centre (Masaĉuseco). De 1896 ĝis 1905 li laboris en la malsanulejo de Newton. Li fariĝis specialisto por radiologio, tiam nova fako de medicino.

Li estis sekretario de New England Esperanto Association, sekretario-kasisto de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA), prezidanto de la komisiono pri eksamenoj kaj statistikoj de EANA kaj redaktoro de Amerika Esperantisto.