Amherst (Masaĉuseco)
Amherst [am'herst] (42.38° NO, 72.52° OK) situas en la valo de la Rivero Konetikuto kaj estas 14 km nordoriente de la urbo Northampton kaj 151 km okcidente de Bostono. Ĝi inkluzivas tri komunumojn: Norda Amherst, Amherst, kaj Suda Amherst. Originale parto de la urbo Hadley. Eŭropanoj ekokupis la regionon ekde 1730 kaj tio fariĝis la urbo de Amherst en 1775. Amherst estas la hejmo de 3 el 5 regionaj altlernejoj: Amherst College, Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst, kaj Hampshire College. La aliaj estas Smith College (en Northampton) kaj Mt. Holyoke College (en Suda Hadley).
Amherst | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Nova Anglio universitata urbo vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 01002 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 39 263 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 412 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 22′ N, 72° 31′ U (mapo)42.366667-72.516667Koordinatoj: 42° 22′ N, 72° 31′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 90 m [+] | ||||
Areo | 27,8 km² (2 780 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Amherst, Massachusetts [+] | |||||
Emily Dickinson naskiĝis kaj loĝis en Amherst. Noah Webster loĝis en Amherst dum li laboris je lia granda usonangla vortaro kaj estis fondinto de Amherst College.