Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst

universitato ĉe Amherst, Masaĉuseco, Usono

La Universitato de Masaĉuseco Amherst (angle University of Massachusetts Amherst; konata mallonge: UMass AmherstUMass) estas publika universitato situanta en Amherst (Masaĉuseco), Masaĉuseco, situanta sur preskaŭ 5,867 hektaroj en la pitoreska valo Pioneer de Okcidenta Masaĉuseco, 144 km for de Boston kaj 280 km de Novjorko. La universitato estis establita en 1863 kaj pli ol 32,000 studentoj studas tie kune kun pli ol 1,400 fakultatanoj [1]. Ĝi estas la frontmontra universitato kaj la plej granda kampuso en la universitata sistemo de la Universitato de Masaĉuseco, same kiel la unua kampuso kiu estis establita. La universitato estas membro de Five College Consortium, kun aliaj kvar kolegioj kiuj ankaŭ situas en la sama valo Pioneer.

Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst
universitato • land-grant university • publika eduka institucio en Usono
moto Ense petit placidam
sub libertate quietem

Per la glavo ni serĉas pacon,
sed pacon nur sub libereco."
Informoj
fondodato 1863
speco Publika terkoncesa esploruniversitato
Situo
Geografia situo 42° 23′ 20″ N, 72° 31′ 40″ U (mapo)42.388888888889-72.527777777778Koordinatoj: 42° 23′ 20″ N, 72° 31′ 40″ U (mapo)
lando Usono
urbo Amherst
adreso 374 Whitmore Bldg, 181 Presidents Dr, Amherst, MA 01003
poŝtkodo 01003
Nombroj
nombro de studentoj 31 350 vd (stato: septembro 2019)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Five College Consortium
• Asocio de Esploradaj Bibliotekoj
• DataCite
• Networked Digital Library of Theses and Dissertations
• Association of American Colleges and Universities
• American Council on Education
• Open Education Network
• Koalicio por Retigita Informo
• Association of Public and Land-grant Universities
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd
filiita al
Universitato de Masaĉuseco vd
filioj
• Stockbridge School of Agriculture vd
Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst (Masaĉuseco)
Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst (Masaĉuseco)
DEC
Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst
Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst
Map
Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst
vdr

La universitato ofertas 110 bakalaŭrajn programojn, 80 magistrajn programojn kaj 48 doktorajn programojn [2].

Billie Jean King, Jake Tapper kaj Shirley Ann Jackson estas inter tiuj, kiuj ricevis honordoktorecon de la institucio.

Historio redakti

 
Sigelo

La universitato estis establita en aprilo 1863 kaj komence temigis agrikulturajn studojn. La unua studento estis akceptita en 1875. Signifa kresko okazis komence de la 20-a jarcento, kaj kadre de tio, oni komencis instrui edukado kaj arto en la institucio [3].

Organizo redakti

La universitato havas 12 lernejojn kaj altlernejojn:

  • Stockbridge lernejo de Agrikulturo (1870)
  • kolegio de Edukado (1907)
  • kolegio de Humecoj & Bonaj Artoj (1915)
  • lernejo de Publika Sano kaj Sanaj Sciencoj (1937)
  • kolegio de Sociaj kaj Kondutaj Sciencoj (1938)
  • Isenberg lernejo de Administrado (1947)
  • kolegio de Inĝenieristiko (1947)
  • Elaine N. Marieb kolegio de Flegado (1953)
  • kolegio de Naturaj Sciencoj (2009)
  • Manning kolegio de Informo kaj Komputilaj Sciencoj (2015)
  • lernejo de Publika Politiko (2016)

Internaciaj rangigoj redakti

Por plia legado redakti

  • R. Sullivan, Steven. University of Massachusetts Amherst. (Arcadia, 2004; (ISBN 9780738535302))
  • Greider, Katharine. UMass Rising - The University of Massachusetts Amherst at 150. (University of Massachusetts Press, 2013; (ISBN 9781558499898))

Referencoj redakti

  1. "University of Massachusetts Amherst: At a Glance 2021-2022" (PDF).
  2. UMass at a Glance. University of Massachusetts Amherst. Arkivita el la originalo je April 19, 2015. Alirita April 27, 2015. Arkivigite je 2015-04-19 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Our DNA. Boston University. Arkivita el la originalo je October 2, 2011. Alirita May 4, 2021.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti