Amerika Esperantisto


La revuo Amerika Esperantisto [1] estis fondita en 1906 kaj en 1908 iĝis la oficiala organo de Esperanto Asocio de Norda Ameriko (EANA). En 1956 EANA estis eksigita kiel landa asocio de UEA post kiam ĝi sub la influo de makartismo lanĉis denuncan kampanjon kontraŭ UEA. Kiel landa asocio anstataŭe estis akceptita ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko).

The American Esperantist = Amerika Esperantisto
gazeto
Periodeco monate

Lando Usono
Urbo Bostono
Publikigisto Esperanto-Asocio de Norda Ameriko
Establodato 1906
ISSN 0002-8339

vdr

Post tio EANA perdis sian signifon kaj en 1963 Amerika Esperantisto ĉesis aperi. En la 1920-aj jaroj ĝi tamen estis la precipa gazeto de la usona Esperanto-movado.

En la kolekto de Aŭstria Nacia Biblioteko en cifereca formo la jarkolektoj 1906–1931 estas legeblaj.

De EdE redakti

Esperantistoj en Bostono fondis nacian asocion por Usono, Amerika Esperantista Asocio, en marto de 1905. Eldonado de la asocia gazeto Amerika Esperantista Revuo komenciĝis en januaro 1907.

Jam en oktobro 1906 Arthur Baker en Oklahoma City fondis gazeton Amerika Esperantisto.

En 1908 ĉe la unua landa kongreso oni renomis la asocion Esperantista Asocio de Norda Ameriko (EANA). Amerika Esperantista Revuo ĉesis ekzisti kaj Amerika Esperantisto fariĝis oficiala organo de la asocio.

Redaktis: Arthur Baker kaj Ivy Kellerman; J. J. Süssmuth en 1933.

La eta versio de tiu ĉi artikolo venas el Enciklopedio de Esperanto.

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 3324, paĝo 322

Eksteraj ligiloj redakti