Charles Pichon

(Alidirektita el Charles PICHON)

EdE-P

Karikatura bildkarto el ĉ. 1913

Charles PICHON (piŝon'), franco, literaturisto kaj ĵurnalisto. Naskiĝis en la 17-a de oktobro 1893 en Saumur. De 1908 propagandis Esperanton inter la junuloj. Fondis la Francan Federacion de Junaj Esperantistoj, kaj ties organon, la gazeton „juneco“. Kunlaboris en „La Revuo“, „Juneco“, k. a. Direktis la Gazeto-n de la Deka Kongreso (10-a Universala Kongreso de Esperanto).