Cheia (Mihai Viteazu)
komunumo en Rumanio
Cheia (Mihai Viteazu) [keja] (hungare: Mészkő mesko) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Turda. En 1910 ĝi havis 848 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 554 (rumanoj, 25% hungaroj). Sur ĝia teritorio troviĝas Cheile Turzii. Ĝia unua mencio estas en 1333. Ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torda-Aranyos vármegye). Administre ĝi apartenas al la komunumo Mihai Viteazu.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
redakti- Ferenc Balázs (Cluj, 24-a de oktobro 1901 - Turda, 22-a de majo 1937): socireformisto, verkisto, unitariisma pastro ekde 1930 en tiu vilaĝo.
- Zsigmond Gálffy (13-a de januaro 1886 – Cluj 26-a de decembro 1958): tradukisto.
- Miklós Pálfi (1895-1981): popolpoeto.
- Ion Pop (*19-a de marto 1942): grafikisto.
Eksteraj ligiloj
redakti- Interaga mapo de distrikto Cluj
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2007-08-08 per la retarkivo Wayback Machine